⚠ שימו לב!

הדף שאתם קוראים לקוּח מארכיון האתר „מילים דיגיטליות”.
לאתר במתכונתו החדשה לחצו כאן.

רשומות אחרונות
29 באוקטוברOlivrikolto ĉe la Fahidatanaro
עיון בארכיון הרשומות
קריאת רשומה אקראית

Articles tagged with rekta ago

Olivrikolto ĉe la Fahidatanaro
‎2013·10·29‏

תרגום מהיר ולא ערוך לעברית נמצא למטה. עשו לעצמכם טובה, תלמדו אספרנטו; זה כיף, פותח את המחשבה, מאפשר ליצור קשר עם אנשים מכל העולם על בסיס שווה מבחינה לשונית, ו… זה קל נורא (תנסו לקרוא במקביל את הטקסט באספרנטו ובעברית ותראו).


Lastan sabaton, mi partoprenis la trian fojon al ago de Batalintoj por Paco ĉe Familio Fahidat (الفهيدات), kiu vivas apud Anato (عناتا, ne malproksime de Jerusalemo, kie mi loĝas). Tiun ĉi fojon, ni kune olivrikoltis; je la aliaj fojoj ni kunlaboris je agrokulturado, kaj ni helpis meti infrastrukturon por akvoprovizi (jen miaj hebrealingvaj blogaĵoj pri ili: A, B). Tiuj agoj estas esence ne (nur) por la helpado pro si mem, sed por la baza homa esprimado de solidareco kaj por disvastigado de informo pri la cirkonstancaro de la familio (kiu estas la kialo por skribi tiun ĉi blogaĵon en Esperanto, tutmonda lingvo).

Nu, kiel estas la cirkonstancaro de la familio? Ne bone. 71 da homoj (de kiuj 36 estas infanoj kaj 4 estas maljunaj), loĝante en 17 da domoj, sub minaco konstanta de malkonstruado per la israela armeo. Kiel vi eble scias, Israelo estas ŝtato apartisma (hebree: הַפְרָדָה [hafraˈda]) etnokratia, en kiu homoj de unu deveno (juda) havas ĉiajn privilegiojn kaj homoj de aliaj devenoj (homoj de palestina deveno, nejudaj rifuĝintoj, nejudaj enmigrantoj, k.t.p.) havas limhavajn rajtojn. Efektive homoj de juda deveno, kiuj neniam vizitis Israelon antaŭe, havas, laŭ la israela leĝo, pli da rajtojn en diversaj aspektoj (inkluzive civitanecon aŭtomatan) ol homoj de nejuda deveno, eĉ ol tiuj, kiuj estas loĝantoj de la lando de antaŭ 1948. La israela armeo estas la leĝdona, la plenuma kaj la juĝista povo, kune, regante super la homojn de palestina deveno en Cisjordanio (je diversaj gradoj), dum samareaj homoj de juda deveno havas tute apartan sistemon, civilan. La Fahidatanoj estas limigitaj per muro (konstruita per Israelo; ĝi ne estas la fifama apartisma mura (جدار الفصل العنصري: la barilo de rasa apartisma), kaj ties uzo estas neklara) je unu flanko kaj per granda militabazo je la alia. Ili ricevas plenajn servojn nek de Israelo (nature…) nek de la PA (Anato).

Kvazaŭ la cirkonstancaro ne estus sufiĉe malbona, je januaro ili ricevis oficajn malkonstruo-ordonojn pri iliaj ĉiuj domoj. Ĝi signifas, ke la armeo povas malkonstrui iliajn hejmojn ĉiumomente. Imagu, ke vi endormiĝus sen scii ĉu via hejmo starus matene. Ĉiun tagon, ĉiun nokton, ĉiun momenton, senfina minaco, ke via hejmo (kaj je multaj aspektoj, via vivo) estos malkonstruita.

Fakte, tio ĝuste okazis al Ziad (زياد), ano de la Fahidatanaro, antaŭ pli da dek jaroj: israelaj soldatoj malkonstuis lian hejmon. Mi ne povas vere imagi la senton se homoj (en tiu ĉi okazo, homoj kun armiloj kaj buldozoj) farus tion al mi. Ziad rakontis al ni, ke sekve li pensis melanĥoliajn pensojn, pri fari memmortigan atakon, el ĉagreno kaj pro venĝo. Nu, ni ĉiuj havas ian imagaĵon de memmortiga atakisto, la ĉefmalamiko, el amasinformiloj. Mi supozas, ke via imagaĵon, kiel mia, ne estas Ziad. Li fine elektis la vojon de paco kaj humanismo, sed imagi, ke li — kiu (konkludante el tiu tri okazoj) estas tre agrabla homo, kiu rigardas ĉiun homon kiel gefrato, kiel homarano — povis havas realajn pensojn pri memmortige ataki, estas precipe pensiga, malfermas la okulojn.

Ziad Fahidat

Ziad sub olivarbo

Ziad kaj lia familio kunlaboras kun mirinda organizo, kiu nomiĝas Batalintoj por Paco (la retejo havas informon en la hebrea, la araba kaj la angla lingvoj). Tio estas fondita per homoj, de juda kaj palestina devenoj, kiuj antaŭe partoprenis en perfortado sed postlasis ĝin pro senperforto kaj aktiva agado por paco. Hebree, «לוֹחֲמִים לְשָׁלוֹם» povas signifi, kiel vortludo, kaj «batalistoj por paco» kaj «batalante por paco»; en Esperanto mi utiligis la gramatikon por siginifi la pasintecon de la perforto per «Batalintoj».

Tiun matenon, ni vekis kaj subite decidiĝis ke ni venos al la ago ni ĉiuj: Adio, mi, Ililo (5 jaroj) kaj Reemo (3 jaroj). Ni venis, ni olivrikoltis, ni manĝis tre bongustan muĝadaron far Um-Ziad (preskaŭ ĉiaj manĝaĵoj estis veganaj! ☺). Bonaj homoj — de ĉiaj aĝoj, seksoj, genroj, devenoj, k.t.p. — kune kunlaboras sub kaj en olivarboj, por pli bona, paca, kaj egala mondo. Grandega ĝojo!

La situacio de la Fahidatanoj bedaŭrinde ne estas ununura, sed simila al tiu de aliaj homoj de palestina deveno, kiuj loĝas en «areo C» de Oslo-traktato (t.e. plena israela regado). La israela registraro aspiras fari la areon (proksimume 62% da la areo de Cisjordanio) «araberfrei» («libera de araboj»), per malrapida etna purigado, kaj sekve povi loĝigi homoj de la «elektita gento» tie. Nu, mi opinias, ke ĉiuj homoj, ĉiuj homaranoj, devas esti egalaj kaj havi samaj rajtoj; mi ne opinias, ke ia ajn mondparto apartenas al al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj (principo III de la Homaranismo). Mi ne opinias, ke estas malprava, ke homoj de juda deveno loĝus en Cisjordanio (fakte, mi loĝas en la orienta parto de Jerusalemo kaj laŭ la israela leĝo mi estas rigardata kiel judo kaj bedaŭrinde havas pli rajtojn ol miaj samurbanoj, kiuj ne estas rigardata tiel); sed tiu, kiu estas malprava, estas la situacio malegaleca, kiu devas ĉesi senprokraste.

Se vi scivolas pri la malfeliĉa situacio en mia areo (ĉiuj ligiloj estas en angla lingvo):

Sed la plej bona maniero estas veni kaj vidi per viaj okuloj mem, aŭdi la lokanojn per viaj oreloj mem. Estas tre multaj organizoj, en kies agodo oni povas partopreni; mi ne estas priparolonta pri ili tie ĉi. Estas dissendolisto, kiu nomiĝas ActLeft kaj koncentras sciigoj de diversaj organizoj. Majoritato da sciigoj estas du- aŭ trilingva (angla / araba / hebrea). Se vi venas de malproksime, eble vi volus kontakti la ISMon.

Fotoj el la ago:

Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro

Rimarko: Tiu ĉi blogaĵo estas la unua okazo, kiam mi skribas en Esperanto publike. Mi esperas, ke ĝi estas vortigita bone. Bonvolu komenti pri ĝi, kaj pri la enhavo kaj pri la enhavantaĵo.


ביום שביעי האחרון השתתפתי בפעם השלישית בפעולה של לוחמים לשלום אצל משפחת פהידאת, הגרה בסמוך לענאתא (לא רחוק מירושלים, העיר בה אני גר). הפעם מסקנו זיתים ביחד; בפעמים הקודמות עבדנו בחקלאות, ועזרנו בהנחת תשתית מים. הפעולות האלה בבסיסן אינן (רק) בשביל העזרה עצמה, אלא בשביל הבעת סולידריות אנושית בסיסית והפצת מידע על מצבה של המשפחה (זו הסיבה שבחרתי לכתוב את הפוסט הזה באספרנטו, שהיא שפה כלל־עולמית).

ומה מצבה של המשפחה? לא טוב. 71 אנשים (מהם 36 ילדים ו־4 קשישים) החיים ב־17 בתים שנמצאים תחת איום מתמיד של הריסה בידי הצבא הישראלי. כמו שיכול להיות שאתם יודעים, ישראל היא מדינת הפרדה אתנוקרטית, בה אנשים ממוצא אחד (יהודי) זכאים לכל זכויות־היתר ואנשים ממוצאים אחרים (ממוצא פלסטיני, פליטים שאינם יהודים, מהגרים שאינם יהודים וכו׳) זכאים לזכויות מוגבלות. למעשה, אנשים ממוצא יהודי שמעולם לא ביקרו בישראל לפני כן זכאים, לפי החוק הישראלי, ליותר זכויות מבחינות שונות (כולל אזרחות אוטומטית) מאשר אנשים ממוצא שאינו יהודי, אפילו מי שגרים בארץ מלפני 1948. הצבא הישראלי מהווה את הרשות המחוקקת, הרשות המבצעת והרשות השופטת גם יחד בשליטה על אנשים ממוצא פלסטני בגדה (בדרגות שונות), כאשר לתושבי האזור ממוצא יהודי מערכת נפרדת לחלוטין, אזרחית. בני משפחת פהידאת תחומים בצד אחד בחומה (שנבנתה על־ידי ישראל; זו אינה חומת ההפרדה הידועה לשמצה (جدار الفصل العنصري: חומת ההפרדה הגזעית), ושימושה אינו ברור) ובצד השני בבסיס צבאי גדול. הם לא מקבלים שירותים מלאים לא מישראל (באופן טבעי…) ולא מהרשות (מענאתא).

וכאילו שהמצב לא מספיק גרוע, בינואר הם קיבלו צווי־הריסה רשמיים על כל הבתים. זה אומר שהצבא יכול להרוס את בתיהם בכל רגע. נסו לדמיין איך זה ללכת לישון ולא לדעת אם הבית שלכם ישאר לעמוד בבוקר. כל יום, כל לילה, כל רגע, איום בלתי־פוסק שהבית שלכם (ובמובנים רבים, החיים שלכם) יהרסו.

למעשה, זה בדיוק מה שקרה לזיאד, בן משפחת פהידאת, לפני יותר מעשר שנים: חיילים ישראליים הרסו לו את הבית. אני לא יכול באמת לדמיין את התחושה אם אנשים (במקרה דנן, אנשים עם כלי־נשק ובולדוזרים) היו עושים לי דבר כזה. זיאד סיפר לנו שבעקבות כך הוא חשב מחשבות דכאוניות, להפוך למחבל מתאבד, מתוך היאוש ובשביל הנקמה. נו, לכולנו יש תמונה בראש, מאמצעי התקשורת, של איך מחבל מתאבד, האויב האולטימטיבי, נראה. אני מניח שהתמונה שבראש שלכם, כמו זו שבראש שלי, היא לא זיאד. בסופו של דבר הוא בחר בדרך של שלום והומניזם, אבל לדמיין שהוא — אדם נעים מאוד (אם לשפוט לפי שלושת הפעמים האלה) שרואה בכל אדם אח, homarano (מונח באספרנטו שאומר, בערך, „בן למשפחת האדם”) — יכול היה לחשוב מחשבות ממשיות על לעשות פיגוע התאבדות, זה מאוד מעורר מחשבה, פוקח עיניים.

Ziado Fahidato

זיאד מתחת לעץ זית

זיאד ומשפחתו משתפים פעולה עם ארגון נפלא בשם לוחמים לשלום (באתר מידע בעברית, ערבית ואנגלית), שהוקם על־ידי אנשים, ממוצא יהודי וממוצא פלסטיני, שלפני כן השתתפו בפעולות אלימות אבל נטשו אותן למען אי־אלימות ופעולה אקטיבית לשלום. בעברית השם „לוֹחֲמִים לְשָׁלוֹם” מהווה משחק מילים; באספרנטו (Batalintoj por Paco) ניצלתי את הדקדוק כדי להביע את העבָרִיוּת (היות בֶּעָבָר) של האלימות (Batal-i-nt-o-j, בפרטיציפ אקטיבי בעבר).

באותו בוקר קמנו והחלטו ברגע שכולנו לבוא לפעולה: עדי, אני, אילאיל (5) וראם (3). באנו, מסקנו, אכלנו מג׳דרה טעימה מאוד שהכינה אום־זיאד (כמעט כל האוכל היה טבעוני! ☺). אנשים טובים — מכל גיל, מין, מגדר, מוצא וכו׳ — עובדים ביחד מתחת ל־ ובתוך עצי זית למען עולם טוב, שליו ושוויוני יותר. איזה אושר!

המצב של בני משפחת פהידאת לצערי לא יחודי, אלא דומה לזה של אנשים אחרים ממוצא פלסטיני שחיים ב„איזור C” של הסכמי־אוסלו (כלומר, שליטה ישראלית מלאה). המשטר הישראלי שואף להפוך את האיזור (המהווה כ־62% משטח הגדה) ל„araberfrei” („נקי מערבים”) על־ידי טיהור אתני איטי, וכך ליישב שם אנשים מ„העם הנבחר”. נו, לדעתי כל האנשים, כל ה־homaranoj, צריכים להיות שווים ובעלי זכויות זהות; אני לא חושב שאיזושהי פיסת־אדמה בעולם שייכת לעם זה או אחר אלא לכל דרי האיזור באופן שווה־זכויות (זהו העקרון השלישי של ההומרניסמו; אין תרגום לעברית, אבל יהיה…). אני לא חושב שזה פסול שאנשים ממוצא יהודי יגורו בגדה (למען האמת, אני גר בחלק המזרחי של ירושלים ולפי החוק הישראלי אני נחשב ליהודי ולצערי יש לי יותר זכויות מאשר לשכניי באותה העיר שלא נחשבים ככאלה); אלא מה שפסול הוא המצב הבלתי־שוויוני, שצריך להפסק בלא דיחוי.

אם אתם רוצים לדעת עוד על המצב באיזור שבו אני גר:

אבל הדרך הטובה ביותר היא לבוא ולראות בעיניים, לשמוע באזניים. יש הרבה ארגונים שאפשר להשתתף בפעילות שלהם; אני לא הולך לפרט אותם כאן. יש רשימת־דיוור בשם ActLeft שמרכזת הודעות של ארגונים שונים. רוב ההודעות הן דו־ או תלת־לשוניות (אנגלית, ערבית, עברית). אם אתם מגיעים ממרחק, יכול להיות שתרצו ליצור קשר עם ה־ISM.

תמונות מהפעולה:

Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro Olivrikolto ĉe Fahidatanaro